You are a JSON assistant. You only reply in valid JSON and never in normal text.…
- User
System: You are a JSON assistant. You only reply in valid JSON and never in normal text. Provide a difficulty rating for the video information detailed below. I would like a single property named "result" that contains a float value between 0 and 1. The difficulty score categories are as follows: 0.0 - Absolute Beginner: This level features extremely simple language and basic expressions, accompanied by clear visuals and context. It is perfect for individuals with no knowledge of the target language. 0.3 - Beginner: This level includes straightforward sentences and commonly used words. The video may feature some visual support and context to aid comprehension. 0.5 - Intermediate: This level presents more intricate sentences and a wider range of vocabulary. Some idiomatic phrases may be included, necessitating a bit more background understanding. 0.6 - Upper Intermediate: This level contains specialized vocabulary and concepts related to specific fields. Viewers should possess a solid understanding of the target language for complete comprehension. 0.8 - Advanced: This level incorporates sophisticated vocabulary and intricate sentence structures. It may present nuanced topics that demand a high level of language proficiency. 1 - Very Advanced: This level targets fluent individuals, featuring specialized language and concepts that may not be widely recognized by all native speakers. Assistant: Title: Lernemaj maŝinoj Caption: Kiam infano lernas novan kapablon, ĝi ne faras tion per detalegaj informoj kaj antaŭe elpensitaj metodoj kaj strategioj. Ĝi simple faras kaj vidas kio funkcias. Estus tre bone se komputiloj lernus sammaniere. Oni ne bezonus mem elpensi la strategiojn por solvi problemojn kaj eble estontece oni eĉ entute ne plu programus komputilojn, sed nur instruus al ili. Hodiaŭ, grandaj entreprenoj kiel Google, kiu ankaŭ aĉetis la entreprenon, kiu kreis AlphaGo, uzas maŝinan lernadon por la plej diversaj celoj. La rekonado de bildoj kaj sonoj, ekzemple, iĝis multe pli facila per maŝina lernado kaj ankaŭ aferoj kiel la rekomendado de produktoj povas uzi maŝinan lernadon. La problemoj en tiaj kampoj ŝajnas tre malsimilaj, sed la kerno de la problemo estas ĉiam la sama. Kiam komputilo provas labori kun io nepreciza, ekzemple mane skribitaj adresoj, oni ne povas verki regulojn laŭ kiuj la maŝino povas interpreti tiujn datumojn. Same kiel homoj, la komputilo bezonas lerni de siaj spertoj por bone fari la taskon. Sed kiel maŝino povus lerni de siaj spertoj? Por maŝina lernado ne necesas komputilo. Tio sonas strange, sed unu el la unuaj maŝinoj, kiuj sukcesis pliboniĝi surbaze de spertoj, estis farita el 304 alumetaj skatoletoj. La ideo estis elpensita de Donald Michie en 1961, kiu mem konstruis la skatoletaron kaj igis ĝin ludi tiktakon (tri en vico), Sur ĉiu skatoleto, li desegnis eblan staton de la ludo kaj enmetis diverskolorajn bidojn. Li nomis sian ”komputilon” MENACE kaj instruis al ĝi ne per reguloj, sed per ludi 220 ludojn kontraŭ ĝi kaj igi ĝin lerni de siaj spertoj. Ĉiam kiam li ludis sian vicon, li malfermis la skatolon, kiu kongruis kun la ludstato kaj elprenis bidon. La koloroj de la bidoj korespondis kun la malsamaj kvadratoj en la ludo, do surbaze de la koloro, Michie sciis kiun kvadraton MENACE elektis. Kompreneble uzi hazardajn bidojn ne donas bonajn strategiojn, do la komputilo preskaŭ tuttempe perdis en la komenco, sed ĝi ricevis retrokuplon. sed ĝi ricevis retrokuplon. Ĉiam kiam MENACE venkis, la skatoletojn ĉiuj ricevis tri novajn bidojn en la koloroj, kiujn ĝi elektis. Kiam ĝi malvenkis, ĉiuj skatoloj perdis bidon kaj kiam neniu venkis, ĉiu skatolo ricevis nur unu bidon. Tio signifis ke kiam MENACE elektis la ĝustajn kolorojn tuthazarde, ĝi ricevis pli da bidoj en tiu koloro, kio igis la ŝancon ke ĝi elektus same estontece pli granda. La mala efiko ankaŭ okazis, kio igis ĝin eviti malbonajn strategiojn. Iĝis klare de la eksperimento ke MENACE rapide iris de perdi ĉiujn ludojn al ludi same bone kiel homo kaj kiam Michie ŝanĝis sian strategion, MENACE povis sin adapti. En ĉi tiu video oni rekonstruis MENACE kaj lasis homojn ludi kontraŭ ĝi dum matematika konferenco por vidi kiel ĝi lernas. Oni povas mem ludi kontraŭ MENACE per digitala versio. Kompreneble sistemo kun skatoletoj nur funkcias kun tre simplaj ludoj. Por ludi ekzemple ŝakon aŭ goon, la kvanto de skatoletoj bezonataj multe pli grandus ol la kvanto de steloj en la observebla universo. Por solvi tiun problemon, komputiloj kiel AlphaGo uzas ruzajn metodojn por igi la kalkuladon pli efika kaj uzas softvaron anstataŭ hardvaron (ĝi uzas matematikon por priskribi la ”reziston” anstataŭ fizikan rezistilon). Malgraŭ tio, la koncepto de MENACE, premii kondutojn, kiuj gvidas al dezirata rezulto, estas universala por maŝina lernado. La sama principo estis uzata por konstrui maŝinojn, kiuj povas rekoni bildojn. Oni uzis tre simplan kameraon kun malmulte da bilderoj. Per tiu kamerao, oni fotis nigran muron kun blanka geometria figuro kiel kvadrato, triangulo aŭ cirklo, aŭ eĉ litero. La bilderoj poste estis interpretataj de la maŝino, kiu konsistis el multege da hazardaj dratoj kaj rezistiloj kun etaj motoroj. La tasko de la maŝino estis interpreti la figuron kaj meti ĝin en kategorion, Se ĝi ĝuste elektis, ĝiaj motoroj ŝanĝas la rezistilojn tiel, ke la konektoj inter tiuj dratoj iĝas pli fortaj. Se ĝi malĝuste elektis, la konektoj iĝas malpli fortaj. Tiel oni kreis pozitivan retrokuplon, kiu ebligis al la maŝino pli kaj pli bone interpreti la bildojn. La maŝino eĉ povis relerni kiam oni detruis 10% de la dratoj. Bedaŭrinde, oni eltrovis ke la sistemo nur funkciis kun simplaj bildoj. Tro kompleksaj bildoj konfuzis ĝin, kio haltigis dezajnadon de pli bonaj lernantaj maŝinoj dum longa tempo. Hodiaŭ ekzistas programoj, kiuj povas tre facile kategoriigi bildojn kaj, depende de kondiĉoj, povas eĉ pli facile fari tion homoj. La sekreto estas ke tiuj programoj ne uzas unu tavolon da konektoj, kiel la rezistiloj en la analogaj maŝinoj, sed pluraj tavoloj, kiuj influas unu la alian, same kiel la ĉeloj en la cerbo. La malsamaj tavoloj estas uzataj de la programo por detekti malsamajn rilatojn inter la bilderoj. Tiel parto de la konektoj povas servi por rekonado de geometriaj figuroj, dum alia parto respondecas pri vizaĝoj, aŭ koloroj. Tio fakte multe similas al kiel la cerbo rekonas bildojn. La diferenco estas ke dum homo devus studi dum jaroj por distingi inter ekzemple centoj de malsamaj plantaj specioj, forta komputilo povas lerni la samon ene de tago. La sola afero kiu gravas estas ke ĝi havu sufiĉe da referencmaterialo por lerni kaj sufiĉe da komputila forto. La kerna koncepto de artefarita intelekto estas tiom utila, ke ĝiaj aplikoj tro vastas por priskribi en ĉi tiu filmeto. La prezentitaj ekzemploj ja montras tamen, ke artefarita intelekto povas esti io simpla kaj tuŝebla kaj ke eĉ simplaj objektoj kiel skatoletoj povas iĝi inteligentaj. Artefarita intelekto do esence ne dependas de la objekto, kiu faras la pensadon, sed la reguloj laŭ kiuj ĝi pensas. Alia afero kiu evidentiĝas estas ke artefarita intelekto estas nenio ”nova”. Kalkulado estis rigardata kiel tasko por la intelekto, ĝis oni ekkreis kalkulilojn, kiuj pli rapide kaj precize kalkulis ol homoj. Post tio, ŝako iĝis ”la” tasko por inteligentuloj, ĝis ŝakkomputiloj ekvenkis homojn. Estonte, intelekto estos povi konvinki homojn pri tio ke oni estas homo, sed programoj, kiuj tekste aŭ voĉe helpu klientojn iĝas pli kaj pli konvinkaj. Ĝenerale oni do povas diri ke homoj difinas intelekton kiel ĉio, kion komputiloj ankoraŭ ne povas, ĉiam plialtigante la kriteriojn. Iom maljusta, ĉu ne? Saluton, mi estas Carlos. Kaj unue, mi volas pardonpeti. Eble vi jam rimarkis ke ni prokrastis la afiŝon de tiu ĉi video. Do, tio okazis ĉar mi havas novan laboron kaj, ĉar mi estas tiu kiu muntas ilin, Mi ne havis sufiĉe da tempo. Mi pardonpetas pro tio. Sed due, mi volas peti vian helpon Por eviti ke tiu ĉi situacio okazos denove Ni bezonas pli da kunlaborantoj. Do, se vi emas kaj povas... vi povas helpi nin iel ajn, ne gravas kiel Ĉiu helpo estas bonvena. Kaj nun alklaku la butonon "Mi ŝatis tiun ĉi videon" Komentu kaj ne forgesu disvastigi ĝin! Ĝis la venonta! Description: Antaŭ vivi en mondo dominata de robotoj, la maŝino devas povi lerni. Ŝajne, la vojo de la Artefarita Inteligenco (AI) estas amuza aŭ almenaŭ la ludoj ne mankis ĝis. Dankon al tiu infaneco ludema, nun ni havas teknologion kiu kapablas rekoni bildojn, kalkuli aŭ eĉ oferi al ni la produktojn kiujn eĉ ni ne sciis ke ni deziris. Spektu kun ni tiun ĉi duan parton de video pri AI kaj lernu kiel malvenki kontraŭ skatoletoj!
- Assistant
{ "result": 0.5 }