Niaj videoj ankaŭ estas aŭdeblaj per podkasto: https://anchor.fm/scivolemovideoj
Ankaŭ estas samnoma scienca blogo de nia teamano Frank: https://scivolemo.wordpress.com/
Caption: Ekzistas ritmo emananta el la Suno
ĝis la randoj de la Sunsistemo.
Esence ĉiujn 11 jarojn, nia stelo ŝanĝiĝas al turbulanta stato,
forpelanta perfortajn erupciojn.
Post atingi maksimumon, ĝi moderiĝas al pli trankvila fazo
kaj poste ĝi komenciĝas denove
Tio estas konata kiel “Suna Ciklo”
Ĉi tiu forfluo kaj alfluo de la suna aktiveco
influas la tutan Sunsistemon,
inkluzive kosmoveturilajn elektronikaĵojn kaj astronaŭtojn,
kiuj povas esti trafitaj de partikla radiado,
se ili ne estas sufiĉe protektataj.
Kompreni la sunajn ciklojn estas unu el la plej malnovaj problemoj en la suna fiziko
kaj nun, povi kompreni tion estas pli grava ol iam ajn,
kiam ni klopodas vojaĝi al la Luno, Marso kaj plien.
Do jen manieroj kiujn ni lernis por spuri ĝin.
Ĉiumatene, kiam la ĉielo estas hela,
Olivier trarigardas ĉi tiun teleskopon serĉante sunmakulojn.
Ĉi tiuj estas malhelaj makuloj sur la Suno,
kiuj estas la ĉefa fonto de sunaj erupcioj.
Ili aperas kaj malaperas sur la surfaco de la Suno.
Olivier kaj teamo de observantoj de la suno
registras la skemon de sunmakuloj per krajono.
La unua konata registro pri sunmakuloj devenas de antaŭ ĉirkaŭ mil jaroj en Ĉinio.
Post la invento de la teleskopo en la 17-a jarcento,
rutinaj observoj estis faritaj.
Hodiaŭ, desegnistoj de sunmakuloj ankoraŭ uzas la saman teknikon.
Kvankam ni kreis satelitojn,
kiuj povas vidi la Sunon multe pli detale en la lastaj jardekoj,
desegnado permane tenas la jarcentan registron kongruan.
La registro pri sunmakulo reiras pli for ol iu ajn alia instrumento
permesanta al sciencistoj analizi la konduton de la Suno dum multaj, multaj sunaj cikloj.
Sunmakulaj datumoj estas kolektitaj de observatorioj ĉirkaŭ la mondo
kaj poste oni kalkulas la averaĝon.
Dum ĉiu 11-jara ciklo,
la nombro de sunmakuloj leviĝas de nulo al pinto kaj poste reiras al nulo.
Sciencistoj uzas ĉi tiujn nombrojn por determini
kiam komenciĝas nova suna ciklo kaj kiom aktiva estas ciklo.
Suna maksimumo, la periodo de plej alta aktiveco, povas ege varii de ciklo al ciklo.
Ju pli multaj sunmakuloj estas, des pli alta estas la ofteco de ĉiuspecaj sunaj ŝtormoj -
iuj, kiuj kreas aŭroron, kaj iuj, kiuj povas difekti energiajn retojn sur la Tero.
Sed sunmakula nombro ne estas la sola indikilo, kiun ni vidas;
ĉi tiuj nombroj ofte kombiniĝas kun aliaj signoj.
Komence de ĉiu ciklo, sunmakuloj aperas sur la Suno en la mezlatitudoj
dum kelkaj horoj ĝis tagoj.
Je suna minimumo, ofte estas tagoj tute sen makuloj.
Dum la Suno iĝas pli aktiva, sunaj makuloj formiĝas pli proksime al la ekvatoro kaj povas resti tie dum semajnoj aŭ eĉ monatoj.
Ĉi tiuj sunaj makuloj donas indikojn pri tio, kio pelas la sunan ciklon - la tordiĝado de la magneta kampo de la Suno.
Kiel la Tero, la Suno havas magnetan kampon kun norda kaj suda poluso.
Sed male al la Tero, la magneta kampo de la Suno fariĝas ekstreme kompleksa.
Ĉi tio estas ĉar la Suno estas farita el plasmo - ŝarĝita gaso, kiu generas elektrajn fluojn.
Dum la Suno rotacias, plasmo ĉirkaŭ la ekvatoro moviĝas pli rapide ol la plasmo proksime al la polusoj.
Tio streĉas, longigas kaj tordigas la magnetajn kampojn.
Tiam tordadiĝoj en la magnetaj kampoj eksplodas tra la surfaco kiel sunmakuloj pli grandaj ol la grandeco de la Tero.
Dum la suna ciklo disvolviĝas, pli da sunaj makuloj aperas kaj la magneta kampo pli implikiĝas.
Ĉe la pinto de la suna ciklo, la magneta kampo de la Suno ŝanĝiĝas - la norda poluso interŝanĝas sian pozicion kun la suda poluso.
La ciklo tiam rampas malsupren preta komenci novan ciklon.
Sciencistoj povas fine vidi la rezulton de ĉi tiu ŝanĝiĝo ene de sunmakuloj per satelitoj.
Ĉi tiu nigra kaj blanka bildo de la Suno montras la magnetan kampon sur la surfaco.
Plej multaj sunmakuloj aperas parigitaj.
Kiel magneto, unu flanko estas pozitiva kaj la alia estas negativa.
Post kiam ili formiĝas, ili iom post iom denove malaperas lasante restaĵojn de magnetaj kampoj, kiuj moviĝas al la sunaj polusoj.
Eventuale ĉiu poluso akumuligas sufiĉe da magnetaj kampoj devigante la sunajn polusojn interŝanĝiĝi ĉe la pinto de la ciklo.
Tiam aperas novaj sunmakulaj grupoj kun la polarecoj en la kontraŭa direkto.
Sciencistoj serĉas konsekvencan ĉenon de ĉi tiuj novaj sunaj makuloj por deklari la sekvan sunan ciklon.
Sed la transiro inter cikloj estas malrapida kaj senorda.
Cikloj ofte interkovras kreante lentugojn de malnovaj kaj novaj sunmakuloj samtempe.
Sciencistoj povas determini, ke la Suno estas en la nova ciklo, kiam la nombro de novaj sunaj makuloj superas malnovajn,
kiuj povas esti de ses monatoj al jaro post la komenco de la nova ciklo.
Dum ĉi tiuj makuloj donas videblan spurilon, en la lastaj jaroj sciencistoj malkovris alian signalon malfacile videblan de la Tero.
La forto de la sunaj polusoj dum suna minimumo povas helpi antaŭdiri kiom aktiva estos la sekva ciklo.
Post kiam la polusoj renversiĝis ĉe la pinto, sciencistoj atentas ĝin dum la venontaj jaroj.
Se la akumulitaj magnetaj kampoj ĉe la polusoj fariĝas fortaj dum ĉi tiu tempo, verŝajne la venonta suna ciklo estos aktiva.
Se la akumuliĝo estas malforta, la sekva suna ciklo ne estos tiel aktiva.
Dum ni uzas ĉi tiujn indikilojn por sekvi la Sunon, prognozoj ankoraŭ malfacilas.
Nu, ni nur registris detale satelitajn observojn de la lastaj kvar sunaj cikloj kaj sciencistoj ankoraŭ lernas pri tio, kio kaŭzas la sunan ciklon.
Do ĝis ni kunmetos tiujn mankantajn pecojn,
la Suno, eĉ kun sia 11-jara horloĝo, daŭre surprizos nin.
Assistant: