Kio signifas "krokodili"?
- User
Kio signifas "krokodili"?
- Assistant
Krokodili signifas "paroli en nacia lingvo en ĉe-esto de aliaj Esperantistoj". "Krokodilo" estas do persono, kiu parolas nacilingve inter Esperantistoj. Povas okazi, ke homoj de diversaj nacioj ne komprenas tiun nacian lingvon, pro tio ĉi tiu konduto estas rigardata kiel neĝentila, kaj tial neaprobinda.
- User
Kaj kio okazas kiam oni krokodilas dum esperanto-renkontiĝo?
- Assistant
Se iu "krokodilas" dum Esperanto-renkontiĝo, tio povus malhelpi la komunikadon inter la partoprenantoj, kaj eble sentigi al iuj homoj ke ili estas ekskluditaj. Krome, tio povas malrespekti la spiriton de Esperanto kiel internacia lingvo, kiu celas ebligi komunikadon inter homoj de diversaj lingvaj kaj kulturaj fonoj.
Tamen, la reago al "krokodilado" povas dependi de la specifaj cirkonstancoj. En iuj situacioj, homoj povus kompreni kaj toleri tion, ekzemple, se iu estas komencanto kaj ankoraŭ ne tre flue parolas Esperanton. En aliaj situacioj, la organizaĵo de la renkontiĝo povus havas regulojn kontraŭ "krokodilado" kaj eble petus la personon paroli nur en Esperanto.
Ĝenerale, estas bone eviti "krokodiladon" dum Esperanto-renkontiĝoj, por respekti la celon de Esperanto kiel internacia lingvo, kaj por krei inkluzivan atmosferon por ĉiuj partoprenantoj.
Other models, same or similar prompt
Responses were produced in different, uncontrolled contexts (system prompts, settings, prior turns). This is not a benchmark.
Identical first prompt
- Human-written demonstration (OpenAssistant volunteers)Compare side by side →

- Human-written demonstration (OpenAssistant volunteers)