Skip to content
The Chat Archive
Human-written demonstration (OpenAssistant volunteers)· OpenAssistant (human-written) OpenAssistant Conversations (oasst2)

Kiuj estas la plej bonaj manieroj por lerni novan lingvon?

In OpenAssistant data, “assistant” turns were written by human volunteers as demonstrations. They are not model outputs.
  1. User

    Kiuj estas la plej bonaj manieroj por lerni novan lingvon?

  2. Assistant

    Por lerni iun fremdan lingvon plej bona maniero estas: multe aŭskulti tiun lingvon, ekzemple versojn, kantojn, parolojn. Oni povas ankaŭ spekti videojn, filmojn. Poste eblas ripeti, prononci la aŭdatajn sonojn, vortojn, frazojn. Tre utilas dialogoj, interparoloj, konversacioj kun homoj, jam posedantaj la lingvon. Kaj fine, sed tute ne malplej grave estas legi kaj skribi en la celata lingvo.

Responses were produced in different, uncontrolled contexts (system prompts, settings, prior turns). This is not a benchmark.