Kiuj estas la plej oftaj eraroj komencantoj faras en Esperanto?
- User
Kiuj estas la plej oftaj eraroj komencantoj faras en Esperanto?
- Assistant
La plej ofta eraro estas mis-uzo de Akuzativo. Esperanto devige markas la rektan objekton per finaĵo "-n". Homoj, kies gepatra lingvo ne havas tian gramatikaĵon aŭ se akuzativo ne estas speciale montrata, povas havi malfacilaĵojn, kiam oni devas uzi la n-finaĵon. Ofte okazas, ke ili preteratentas ĝin, ekzemple: "La kato ĉasas la muso".
Iomete progresintaj komencantoj, kiuj jam scias, ke la akuzativo estas deviga, iam metas ĝin tiam kiam ne temas pri rekta objekto, ekzemple: "mi estas Esperantiston".
Alia simila eraro estas nekompreno kiu verba radiko estas transitiva, kaj kiu netransitiva. Okazas mis-uzoj de sufiksoj "-ig-" kaj "-iĝ-". Ekzemple: "mi blankiĝis domon" (anstataŭ blankigis).
Certan problemon kaŭzas la pronomo "si". Tipa estas mikso de "li razis lin" kiam temas pri "li razis sin"; kaj uzo de "si" ne kun la tria persono: "mi parolas al si" (ne "mi parolas al mi").
- User
Dankon. Mi esperas ke mi neniam forgesos la akuzativo.
- Assistant
Vi jam faris tion, vi sckribis "la akuzativo" anstataŭ "la akuzativon" :)
Other models, same or similar prompt
Responses were produced in different, uncontrolled contexts (system prompts, settings, prior turns). This is not a benchmark.
Identical first prompt
- Human-written demonstration (OpenAssistant volunteers)Compare side by side →