Kiel mi povas praktiki mian Esperanton parolante kun aliaj?
- User
Kiel mi povas praktiki mian Esperanton parolante kun aliaj?
- Assistant
Por praktiki Esperanton vi povas trovi lokan E-klubon aŭ societon. Se en via loĝloko ne ekzistas iu klubo, tamen povas esti unuopaj E-istoj, kiujn eblas inviti por renkontiĝo.
Ankaŭ vi povas veni (enlande aŭ eksterlande) al iu Esperanta evento. Tutjare okazas multaj renkontiĝoj, seminaroj, konferencoj. Kalendaron de eventoj vi povas trovi ĉe Eventa servo. Alia ebleco por vojaĝi kaj praktiki la lingvon estas Pasporta servo - tio estas gasteja servo, kie vi povas serĉi gastiganton en dezirata lando kaj urbo, intekonsenti pri tempo kaj kondiĉoj kaj veturi tien.
Kaj ĉiam restas interreta komunikado. Preskaŭ ĉiu socia reto kaj ĉiu tuj-mesaĝilo havas specialan kanalon aŭ grupon por E-istoj. Vi povas aliĝi kaj partopreni virtualajn renkontiĝojn. Indas noti, ke ekzistas aparta soci-reto por Esperantistoj: Mia Vivo
Other models, same or similar prompt
Responses were produced in different, uncontrolled contexts (system prompts, settings, prior turns). This is not a benchmark.
Identical first prompt
- Human-written demonstration (OpenAssistant volunteers)Compare side by side →